Hentaigana

Hentaigana

Tipo

silabaro
natura skribsistemo
Dum nekonata - nuntempe
vdr

Kanji (Ĉina skribo)

Kana (Kanao)

baziĝas sur

Rōmaji (Latinigo)

Hentaigana (変体仮名?), esperantigite hentajgano"nenormaj kanaoj", estas historiaj variantoj de hiragana. Kiel aliaj hiragana, ili devenas de man'yōgana, kiu estis kanĵioj uzataj por montri silabojn, ofte eĉ uzante po kelkajn malsamajn kanĵiojn por silabo. Ĉar man'yōgana estis treege komplika kaj malfacila por rapida skribo, eventuale ĝi simpliĝis en kursivajn formojn. Tiel aperis multaj variantoj de "rondaj kanaoj" (hiragana). Iuj devenas de malsamaj kanĵioj, uzataj por sama silabo en man'yōgana, sed ankaŭ multaj variantoj aperis pro samaj kanĵioj diverse kursivigitaj. Nun ĉiuj rondaj kanaoj, ne akceptitaj en aro de moderna norma hiragana estas konsiderataj hentajganoj.

Simboloj Hentaigana estis uzataj pli-malpli laŭvole kaj paralele kun norma hiragana ĝis 1900, kiam aperis unuigita normo de unu hiragana simbolo por unu silabo. Je 24.01.2009, eksternormaj hentaigana-j simboloj ne estas akceptitaj en Unikodo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search